Esperanto en EU (jam lingvo internacia, efika, kaj justa!)

English monolith or Esperantic rainbow - a difficult language can't protect diversity
Gravas la propedeŭtika uzo de Esperanto, t.e. ĝia uzo por plibonigi kaj akceli lingvolernadon ĝenerale. La raporto de la Civilsocia Platformo por Multlingvismo, starigita far la Eŭropa Komisiono, donas detalojn, bonvolu vidi la paĝon 9 de la plena raporto EU-instancoj kuraĝigu la tuteŭrope kunordigitan, iom-post-ioman lernadon de Esperanto en lernejoj kiel dua komuna lingvo kaj kiel propedeŭtika lingvo, por ke realisme post unu-du generacioj Esperanto en Eŭropa Unio ebligus pli rapidan pli kvalite efikan pli malkostan interkomunikadon inter la EU-civitanoj (kaj inter la EU-firmaoj), en reciproka respekto de la lingvo de ĉiuj!

Esperanto for long term wealth - EUR 25000000000 - says a respected independent report
Per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare, kaj tutmonde multe pli! Se EO+EN=EN, tiam la propedeŭtika Esperanto plus alia lingvo (unua-jardeke verŝajne la angla sed poste aliaj) kreus realisme (1) lingva bunteco do "unueco en diverseco" kaj (2) interlingva efikeco (pli kvalita interkomunikado ol baz-angla) do pli bone por la ekonomio de EU.

Himno por la EU

La Eŭropan Himnon en la neŭtrala lingvo, Esperanto, kiam civitanoj de malsamaj gepatraj lingvoj deziras kanti la himnon kune. Estas por doni elekton al la homoj kiuj vidas valoran en kuna kantado, la ideoj de la himno estas harmonio, kunlaboro, paco kaj kontraŭ milito (la unua strofo de la himno, kiun EEU proponis al la Eŭropa Komisiono, diras nenion pri unu lando). La antaŭa prezidanto de la Eŭropa Parlamento, ne-esperantisto kaj iama pola ĉefministro, Profesoro Jerzy Buzek, tuj vidis la sencon kune kanti en neŭtrala lingvo kaj tiel respekti la samrajtecon de ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de EU, kiam, kaj nur kiam, homoj emas kanti kune (li diris ke estas multaj membroj de la Eŭropa Parlamento kiuj ŝatus kanti la eŭropan himnon kune, sed ne eblas, nur pro la manko de neŭtrala, samrajtiga lingvo).

Subskribu la peticion!
Pli bona futuro ja eblas kaj ja realismas (eĉ jam nun sen tia instanca helpo, Esperanto estas uzata laŭ http://stats.wikimedia.org/EO/Sitemap.htm). Ĉu aŭtoktona lingvo por EU? Nu, Esperanto, kvalita vivanta homa lingvo, jam estas oficiale rekonita kiel nemateria kultura heredaĵo en Pollando kaj Kroatio.



LINGVO.ORG Konferenco pri futuro de EU

2021-07-50429 Cantare l'inno europeo in una lingua comune
SUBTENU!
Kanti la eŭropan himnon en komuna lingvo

2021-07-44420 Better language skills - better democracy. English _and_ Esperanto!
SUBTENU!
Pli bonaj lingvokapabloj - pli bona demokratio.  Kaj la angla kaj Esperanto! 

2021-07-43628 Bäume schützen durch weniger Verbrauch von Papier für Bedienungsanleitungen — ohne Informationsverlust: ein Lösungsvorschlag
SUBTENU!
Protekti arbojn per malpli da konsumo de papero por uz-instrujcioj — sen perdo de enhavaj informoj: proponita solvo

2021-06-41219 Gleichberechtigung erzielen, auch wenn Texte der EU-Institutionen nur in einigen EU-Amtssprachen verfügbar gemacht werden können: ein Lösungsvorschlag
SUBTENU!
Atingi egalrajtecon, ankau kiam tekstoj de la EU-institucioj eblas disponigi nur en kelkaj oficialaj EU-lingvoj: proponita solvo

2021-06-41119 For objective, evidence-based information about Esperanto! Equal rights for Esperanto speakers!
[Poland and Croatia have recognised Esperanto as a cultural asset, Austria maintains Esperanto culture in its national library, the Hungarian Academy of Sciences has recognised Esperanto as a living language.]
SUBTENU!
Por objektivaj, pruvbazitaj informoj pri Esperanto! Egalaj rajtoj por Esperanto-parolantoj!

2021-06-39238 A lesson about Esperanto for the schoolchildren of the European Union. [The Esperanto community and the possibilities of Esperanto are not well known, and there is a certain amount of prejudice against the language.  We suggest that, if possible, all pupils in the EU should receive at least one lesson about Esperanto during their school years.]
SUBTENU!
Lekciono pri Esperanto por lernejanoj en Europa Unio

2021-06-32473 How much money would ESPERANTO save the European Union?
SUBTENU!
Kiom da mono Esperanto ŝparus al la Eŭropa Unio?

2021-06-29173 Europa er eet stort kulturområde
SUBTENU!
Eŭropo estas komuna kultura spaco

2021-06-27391 Lingua Esperanto. Una speranza per il futuro.
SUBTENU!
Lingvo Esperanto – espero por la estonteco

2021-06-23893 The EU needs improved language learning
SUBTENU!
EU bezonas plibonigitan lingvolernadon

2021-05-19408 Eine Sprache, die Grenzen und Herzen öffnet – Esperanto!
SUBTENU!
Lingvo, kiu malfermas limojn kaj korojn – E-o!

2021-05-17955 Official recognition of Esperanto as one of the languages of EU citizens
SUBTENU!
Oficiala agnosko de E-o kiel lingvo de EU-civitanoj

2021-05-17161 Informer les politiques de l'existence et des qualités de la langue internationale espéranto
SUBTENU!
Informi la politikistojn pri la ekzisto kaj kvalitoj de la internacia lingvo E-o

2021-05-15843 Language policy to strengthen European integration - MIME project
SUBTENU!
Lingvopolitiko por plifortigi europan integrigon – projekto MIME

2021-05-13828 Esperanto, la lengua internacional, como lengua de trabajo de la UE
SUBTENU!
E-o, la internacia lingvo, kiel labora lingvo de EU

2021-05-9279 Esperanto as first foreign language
SUBTENU!
E-o kiel unua fremda lingvo

2021-05-7185 Europa - ein gemeinsames Kulturgebiet
SUBTENU!
Eŭropo – komuna kultura spaco

2021-05-5399 Esperanto, a common and neutral language, designed to be easy to learn. A new tool for a more united European Union.
SUBTENU!
E-o, komuna kaj neŭtrala lingvo, konceptita por facila lernado. Nova ilo por pli unuiganta Europa Unio.

2021-05-5392 Avoir un langage commun
SUBTENU!
Havi komunan lingvon

2021-04-1536 Esperanto - Lingua internazionale ausiliaria
SUBTENU!
E-o, internacia helplingvo

2021-04-807 Une langue pour l'Europe - A language for EU
SUBTENU!
Lingvo por Eŭropo

2021-04-730 Adoption d’une langue européenne
SUBTENU!
Adopto de unu eŭropan lingvon

2021-04-260 Taalonderwijs in Europa
SUBTENU!
Lingvoinstruado en Eŭropo

2021-04-91312 Sprachenvielfalt in der EU: Reichtum oder Problem? Das Ziel: Fremdsprachen besser und schneller lernen.
SUBTENU!
Lingva diverseco en EU: riĉeco aŭ problemo? La celo: lerni fremdajn lingvojn pli bone kaj pli rapide. 

Studo (septembro 2022) por la Eŭropa Parlamento pri la temo de plurlingveco, kiu pozitive mencias Esperanton: La aliro de la Eŭropa Unio al plurlingvismo en sia propra komunika politiko. Ĉi tiu studo taksas la aliron de EU al plurlingveco en sia komunika politiko. Noviga aliro de miksaj metodoj estas uzata por esplori kongruecon al multlingvecaj devoj kaj la lingvaj reĝimoj kaj praktikoj de EU-institucioj, organoj kaj agentejoj, precipe en EU-retejoj. La agordo kun la lingvaj kapabloj de EU27-loĝantoj ankaŭ estas esplorita. Politikrekomendoj estas disponigitaj por plibonigi la travideblecon kaj alireblecon de EU-komunika politiko konsiderante realigeblolimojn. Aŭtoroj : D-ro Carlos MENDEZ, D-ro Michele GAZZOLA, Prof. Laure CLEMENT-WILZ, D-ro Vasiliki TRIGA, D-ro Fernando MENDEZ, D-ro Costas DJOUVAS, Antonis CHARAMBOULOS, Prof-o John BACHTLER.

LINGVO.ORG Esperanto en la EU komisiono

Andriukaitis publikigis en sia parto de paĝaro (oficiala de la Komisiono) sian paroladon en Nitra en Esperanto

LINGVO.ORG Esperanto en la EU parlamento

Membrino de Eŭropa parlamento Ljudmila Novak prezentis la 21-an de januaro 2009 al la Eŭropa Parlamento en Komitato por Kulturo sub la signo: PE 416.668v01-00 kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura tri proponojn pri ŝanĝoj de artikolo 4:

Propono pri ŝanĝo: 4a. (nova) konstatas ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel »lingua franca«.

Propono pri ŝanĝo: 4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.

Propono de ŝanĝo: 4c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo, ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.

En tiu sama dokumento, estas propono de Marco Cappato, proponante ke indikiloj pri lingva rego estu ankaŭ en Esperanto.

LINGVO.ORG Raporto Grin

Per pli justa sistemo EU ŝparus minimume € 25 miliardojn jare!

LINGVO.ORG Ombudsmano pri multlingveco

Raporton de EU Ombudsmano (2018/2019) - el 286 respondoj de la enketo estas 43 por Esperanto kiel solvo.

LINGVO.ORG Raporto de Civilsocia Platformo pri Multlingveco

Civilsocia Platformo pri Multlingveco plurfoje pozitive referencas al Esperanto (Springboard, Dell'Alba, Grin) : Report (2011) of the Civil Society Platform to Promote Multilingualism

LINGVO.ORG Raporto Ekolingvo

LINGVO.ORG Himno por la EU

Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur;
nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun.
Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid';
nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'.
Via flago kunfratigas homojn post milita temp',
via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.

De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol',
gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'.
Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord',
tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'.
Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj':
tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'.

LINGVO.ORG Vera flueco

44% de la Europanoj scias neniun alian lingvon ol sia gepatra lingvo, laŭ sintaksado (http://www.eutrio.be/fact-day-1). Sed, kelkfoje estas ega diferenco inter la teorio/sintaksado kaj la pratiko! "De plurdekoj da jaroj, la angla estas la eletikta lingvo de 85 ĝis 95% de la gelernantoj en Okcidenta Eŭropo. Sed 94% el testitaj personoj de tiu regiono ne kapablas senerare kompreni ordinaran tekston en tiu lingvo. Inter tiuj kiuj kredas, ke ili majstras ĝin, tre malmultaj kapablas komprenis la ĝustan signifon de esprimoj kiel "The wish that might make right" aŭ "Being an English major, I was prepared for tragedy". Laŭ du enketoj faritaj de Angloj, nur 6 (ses)% de ne-anglolingvanoj el [tiama] Eŭropa Unio kapablus senerare kompreni la anglan [U.Van de Sandt, "Acces : an Exclusive Study of Limitas Worldwide", Initiative (Limitas Worldwide Media News Bulletin), jan. 1989, pp.1-2]. Kaj el tiuj personoj, estus ankoraŭ, kiuj kapablus senerare uzi tiun lingvon [M.Fettes, "Europe's Babylon : Towards a Single European Language?" History of European Ideas, London, 1991, vol.13, n.3, pp. 201-207].

Kiel klarigita en Euractiv, studo de grupo Education First montras varian kaj ne tre altan fluecon en firmaoj.

LINGVO.ORG Lernfaciligado

Junie 2011 la Platformo por Multlingveco de la EU-Komisiono, konsistanta el 29 tuteŭropaj organizaĵoj (inkl. EEU), en sia raporto akceptis la rekomendon ke "endas esplori kiu dua lingvo pli verŝajne instigas lernadon de tria kaj pliaj lingvoj".

LINGVO.ORG Kontakti

Pri la Praga manifesto iru al uea.org. Pri la raporto Grin iru al europo.eu. Se vi volas proponi tradukaĵon en nova lingvo, bonvole kontaktu Aaron5 ĉe lingvo.org. Vizitu aldone, traduku.net kaj esperanto-tv.com.